On the historical unity of Russians and Ukrainians | |
---|---|
artikolo | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Vladimir Putin |
Lingvoj | |
Lingvo | rusa lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 12-a de julio 2021 |
Ĝenro | politika ĵurnalismo |
Pri la Historia Unueco de Rusoj kaj Ukrainoj (ruse Об историческом единстве русских и украинцев; ukraine Про історичну єдність росіян та українців; angle On the Historical Unity of Russians and Ukrainians) estas eseo de rusa prezidento Vladimir Putin[1] publikigita la 12-an de julio 2021 en la retejo de la rusia registaro, iom post la fino de kreska fazo de la konflikto inter Ruslando kaj Ukrainlando en 2021[2]. La teksto estis afiŝata interrete en la rusa, la angla kaj la ukraina. Tio estas la unua fojo, ke dokumento en la ukraina aperis sur la retejo de la rusa prezidenteco[2][3].
En la eseo Putin priskribas sian vizion pri Ukrainio kaj ukrainoj[4]. Li pridubas la ekziston de Ukrainio kiel aparta nacio kaj argumentas, ke la nuna registaro de la lando estas regata de okcidentaj konspiroj[2].
La eseo estis vaste kritikita en Okcidento, Ukrainio kaj Rumanio kaj klasifikita kiel imperiisma kaj reviziisma[2].
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search